For la krampoj

Krampoj malfacilas

Se oni superuzas krampojn, propozicio povas iĝi malfacila:

>> Mi povas traduki tekstojn (klasikan, sciencan kaj beletran literaturon) por infanoj kaj dezajni ĝin.

Krampoj estas tro longaj. Dum mi legis tekston en krampoj, mi forgesis, pri kio estis la propozicio. Por plene kompreni la sencon, mi devas legi tekston en krampoj, fiksmemori ĝin kaj poste relegi sen krampoj. Por faciligi propozicion ni eltiras krampojn:

>> Por infanoj mi tradukas klasikan, sciencan kaj beletran literaturon. Ankaŭ mi dezajnas ĝin.

Krampoj paŭzigas gravan tekston kaj komencigas novan historion. Imagu, ke vi spektas filmon, kaj kutime aperas reklamon. Vi fermas reklamon, sed vi forgesis pri kio oni parolis en la filmo.

Krampoj estas malgravaĵoj

Krampoj aludas, ke en ili estas duagrada informaĵo. Se en krampoj vi havas gravan ion ajn – eltiru ĝin en propozicion. Se vi havas malgravan – forigu ĝin kun krampoj.

Foje mi legis en artikolon ĉi tion:

>> Lernantinoj de la gimnazio de Sofja Fiŝer (fondintino de persona ina klasika gimazio) senekazemene povis studi en la ĉiu germana universitato.

Ĉu en krampoj estas grava informaĵo aŭ ne? Estas regulo, ke se persono estas fama, oni ne necesas klarigi pri li aŭ ŝi. Ĉiuj scias, kiu estas Hitler aŭ Trump, sed ne ĉiuj scias, kiu estas Sofja Nikolaevna Fiŝer. Informaĵo pri ŝi estas grava. Kial krampoj? Forigu!

>> En 1874 Sofja Fiŝer fondis klasikan gimnazion por inoj. La fin-lernantinoj povis studi en ĉiu germana universitato.

Ne mojosas Mojosas
Zamenhofo (la fondinto de esperanto, la internacia lingvo) vere amis katojn. Zamenhofo amis katojn, ĉar ĉiuj sciis.
Li laboras en «Aeroflot» (la plej granda rusia aviatransporta kompanio). Li laboras en la plej granda rusia aviatransporta kompanio «Aeroflot».

Kiam oni necesas krampojn:

  1. Se vi citas ion (Zamenhof, 1889)
  2. Se vi ŝercas aŭ faras intonacian remarkon (Terure!)
  3. Se oni uzas nomon de io esperante, en krampoj estas denaskolingva nomo: Vilhelmo Ŝekspiro (William Shakespeare).

En la dua okazo vi devas bone ŝerci. En aliaj okazoj oni ne necesas krampojn.

Se vi trovis eraron, bonvolu elekti la eraron kaj premi Ctrl+Enter.

Vi trovis eraron

Sekvan tekston ni ricevos: