Ni serĉas redaktorojn

La rabia suno estas esperanta sendependa novaĵa retejo pri la mondo, scienco, historio, kulturo, negoco, lingvoj, vivo ktp. Ni volas skribi kaj traduki novaĵojn pri la tuta mondo.

Se vi volas esti esperanta ĵurnalisto, ni invitas vin. Redaktoro devas traduki kaj skribi novaĵojn kaj artikolojn pri ĉio ajn. Sed la plej grava estas tradukado de novaĵoj el via lando aŭ landoj, kie oni parolas en via denaska lingvo. Ekzemple, se via denaska lingvo estas la angla, vi tradukos usonajn, britaniajn, kanadiajn ktp novaĵojn.

Kaj la sekva afero estas, ke ĉefredaktoro plibonigos viajn skribaĵojn antaŭ publiki.

La lasta afero estas, ke vi devas kosideri, ke nia retejo ne ŝatas radikalajn dekstrajn kaj maldekstrajn vidpunktojn, lingvan, rasan, seksan kaj religian diskriminaciojn.

Do, se vi volas partopreni, sendu la anketojn al mia retpoŝto: dmitriumo@gmail.com

Anketo:

  1. Via nomo kaj via familia nomo
  2. Via aĝo
  3. En kiu lando vi loĝas
  4. Via denaska lingvo kaj aliaj lingvoj, kiujn vi parolas
  5. Pri kio plejparte vi volas skribi? Scienco, kulturo, historio, politiko ktp?
  6. Kiel ofte povus vi verki?
  7. Ĉu vi scipovas uzi la servon Google Docs kaj komunigi dokumentojn per ĝi?

Se vi trovis eraron, bonvolu elekti la eraron kaj premi Ctrl+Enter.