Kiel bone komunikiĝi kun homoj

Vivo

«Kiel konkeri amikojn kal influi al homoj» (angle «How to Win Friends and Influence People») de Dale Carnegie estas tiu rara libro, kiun ĉiuj devas legi. Iu povas diri: “la principoj de la libro neplene taŭgas por aliaj popoloj, krom usonanoj”. Senprobleme. Se vi ne kredas, vi povas ne legi ĉi tiun artikolon. Sed Carnegie instruas esti amikema. Nu, antaŭen!

Intereso al aliaj

La aŭtoro instruas interesiĝi sincere pri la vivo de aliaj homoj: voki ilin per nomoj, memorfiksi ilin naskiĝtanojn, scii ilin laborlokojn, scii tion, kio estas grava por ili.

Ekzemple vi komunikiĝas kun kliento. Li intertempe diris, ke li laboras pri lia nova projekto kaj prezentos ĉi tion post semajno. Faru sciigon en via poŝtelefono por demandi netrude lin pri sukcesoj post semajno.

Homoj ŝatas esti ekspertoj. Se via kunparolanto diris, ke li kolektas markojn, ne ĝeniĝu demandi ion pri markoj al li. Demandu eĉ vi mem estas eksperto de kolektado de markojn. Sed ne diru ĉi tion. Interesiĝu vian kunparolanton! Vi devas mediti “li estas grava”, sed ne “mi estas grava” por havi bonan amikon.

Via malbona humoro ne gravas, gravas humoro de via kunparolanto. Ridetu! Viaj problemoj ankaŭ ne gravas, sed problemoj de via kunparolanto gravas. Zorgu lin! Vi scias sian “bildon de la mondo”, sed ne scias de via kunparolanto. Se vi scios, vi riĉiĝos.

Kiam homoj sentas, ke ili estas gravaj, ili malkovras: ili invitas vin al sia hejmo, ili dividas siajn sekretojn al vi, konigas vin al aliaj homoj ktp. Se vi volas havi bonan amikon, montru al li, ke li estas grava kaj bona.

Sed esti interesema al aliaj homoj malfacile. Vi ne devas simple kapjesi, vi devas penetri diraĵojn de via kunparolanto, adekvate reagi kaj memorfiksi ĉion.

Bona kritiko

Se vi laŭdas homon, li aŭ ŝi pensas “mi estas mojosa”. Do laŭdu sincere homojn! Sed nur sincere. Kaj kritiku homojn uzante “sed”:

Malbona ideo, ni ne havas monon por ĝi → Interesa ideo, sed nun ni pensu pri ĉi tio konsidere la buĝeto.

Ho, fek’, aĉetantoj ne komprenos ĉi tion! Refaru! → Bele, sed mi zorgas, ke ĉi tio estos malfacila por aĉetantoj. Kiel vi pensas?

Deiru, ke via laboranto faris ĉi tion de bonaj stimuloj. Se vi ne konsentas ion, oni ne signifas, ke via laboranto estas malbona. Ne ĝeniĝu demandi:

Absurdaĵo! → Kiel ĉi tio helpos al ni?

Ne eblas rabati! → Kial vi donis rabatojn al aĉetantoj?

Neniam kritikas homojn, sed kritikas ilin laboraĵojn.

Vi estas malbona vendisto → Vi estas mojosa manaĝero, sed vi malbone aĉetas.

Vi estas malrapida → Vi laboras bone, sed malrapide. Ĉu vi bezonas helpon?

Artifiko: diru, ke vi estas sama:

Aŭskultu, mi mem iam nesukcesas ĝustatempe. Mi komprenas, ki ĝi estas malfacile.

Vidi nur bonaĵon

Diru, ke homo estas bona, kaj li penos pravigi vajn atendojn:

Marko estas la plej bona vendisto. Li helpos trovi ion al vi.

Katerina, ja vi parolas angle pli bone, ki ni ĉiuj. Se ne vi, do kiu tradukos?

Vi laboras kun Boruso, li estas respondeca manaĝero. Li ne embarasos.

Vi ne kostas pri ĉi tio, sed Marko, Katerina kaj Boruso estas feliĉaj. Nun ili penas labori bone.

Ne ĉiam

Ĉu oni devas esti amikema al ĉiuj? Ĉu eĉ al malbonaj homoj? Certe, ne. Bazo de libra aliro instruas esti afabla al homoj. Ne flati, ne esti malsincera. Ĉi tiu principo ne nuligas konfliktojn. Se vi vidas, ke homo estas malamikema, ĉesu paroli kun li. Sed al aliaj estu amikema.

Imagu du okazojn. La unua: vi laboras pri projekto, sed vi estas malamikema al viaj laborantoj. La dua: same, sed vi estas amikema. Do, kio estos rezulto? Ĉiel vi finos vian projekton. Sed dum la unua okazo, iom post iom, viaj laborantoj foriros al alia amikema ĉefo.

Se vi trovis eraron, bonvolu elekti la eraron kaj premi Ctrl+Enter.