Kiel malriĉuloj savas urbojn kaj mondon

Arkitekturo, Artikoloj, Socio

Trinki malvarman bieron sur la plaĝo en Rio-de-Ĵanejro estas bonege. Se ni rigardu okcidenten, ni ekvidas belan sablan bordon. Se ni ragardu orienten, ni ekvidas grandan monumenton de Kristo. Sed se ni rigardu pli atente, ni ekvidas grandan malpuran makulon. La montetoj ĉirkaŭ Rio estas kovritaj per aĉaj kvartaloj – slumoj, kiuj ofte malhavas elektron kaj sanecon. Ilia ĉeesto sur ĉi tiuj montetoj ŝajnas iomete malogie kaj mistera.

Ilia vido estas memorigo por turistoj: Rio estas loko ne nur por plaĝoj kaj festoj, sed ankaŭ ĝi estas la loko, kiu havas pli ol unu milionon da malriĉaj homoj, kiuj loĝas en kabanoj.

Preskaŭ en ĉiuj urboj malriĉuloj kolektiĝas en slumoj. En la lokoj kiel, ekzemple, Kolkato aŭ Lagoso, ilia malfeliĉo estas tiel granda, ke turistoj de la urboj konsideras ilin kiel unu granda infero. Eĉ en riĉaj landoj en urboj loĝas malriĉuloj. En Usono malriĉeco en urboj estas 17.7%.

Multaj urbistoj pensas, ke la problemo estas malriĉuloj si mem. Ŝajnas al multaj, ke saĝa paŝo estas haltigi la kreskon de urboj, kie malriĉuloj travivas malfacilan kaj sensencan vivon.

Sed fakte la ĉeesto de malriĉuloj en urboj montras al ni ne malfortecon, sed fortecon de urboj. Urboj estas plenaj de malriĉuloj, ne ĉar ili produktas ilin, sed ĉar ili donas al malriĉuloj la eblecon ŝanĝi ilian sorton por la pli bona. La fakto estas, ke malriĉuloj iĝas pli riĉaj dumtempe, sed poste aperas novaj malriĉuloj. Ĝi signifas, ke homoj plibonigas sian vivon en urboj.

Malriĉaj homoj, kiuj venis en urbojn, ne estas frenezaj. Urboj donas al ili profiton, kiun ili ne povis ricevi en siaj vilaĝoj. La ĉefa problemo estas, ke urbaj slumoj ne estas ligitaj kun la ekonomia centro de la urbo.

La slumoj de Rio estas tiom densaj, ĉar la vivo en slumoj estas ĉiamaniere pli bona ol la vivo en stulta kampara malriĉeco. Rio longe proponis pli bonajn ekonomiajn ŝancojn, ol aliaj regionoj de Brazilo.

La plej forta ekonomia motoro – Manĉestro de la 19a jarcento – asocias kun granda malriĉeco, sed ĝiaj fabrikoj altiris malriĉulojn.

La manko de malriĉuloj en urbo montras, ke tie ne ekzistas io grava, ekzemple, pageblaj loĝejoj, publika transporto aŭ laborlokoj por malriĉaj homoj. La granda paradokso de urba malriĉeco estas, ke se urbo plibonigas vivon de malriĉuloj, kiuj jam loĝas tie, la urbo altiras eĉ pli multe da malriĉuloj. Do, fakte, ni devas zorgi pri lokoj, kie ne estas multe da malriĉuloj.

Kiam en usonaj urboj, dum la lastaj kvindek jaroj, oni konstruis stacidomojn, la malriĉeco kutime aperis proksime de ĉi tiuj stacidomoj. Ĝi ne signifas, ke trajnoj igas homojn malriĉaj, sed ke malriĉuloj havis ŝancon veturi sen aŭtomobiloj.

Lagoso ofte ŝajnas al homoj kiel urbo de ekstrema malriĉeco, sed fakte la nivelo de malriĉeco en Lagoso estas pli malgranda duoble, ol en vilaĝoj. Tri kvaronoj de loĝantoj de Lagoso havas puran akvon, kompreneble, ĝi estas tre malgranda, sed en vilaĝoj akvo mankas por pli 30% da homoj.

Kolkato ankaŭ ŝajnas al ni kiel malriĉa urbo, sed malriĉeco tie estas nur 11%, dume en vilaĝoj de Okcidenta Bengalo – 24%. En la lastaj jaroj por pli ol  10% da vilaĝanoj mankis manĝaĵo, kiam en Kolkato mankis nur por 1% da homoj.

Ĉi tio ne signifas, ke slumoj ne estas io terura. Kontraŭe. Mi ne povas travivi eĉ unu semajnon en iu slumo. Sed malriĉeco en urboj, malgraŭ ĉiuj ĝiaj hororoj, povas igi malriĉulojn pli riĉaj. Brazilo, Ĉinio kaj Barato nuntempe fariĝas pli riĉaj pro homoj, kiuj kolektiĝas en urboj, kiuj estas ligitaj kun la mondo.

Urbo, sed ne vilaĝo, savos la mondon.

Se vi trovis eraron, bonvolu elekti la eraron kaj premi Ctrl+Enter.