Guglo skanis 25 000 000 librojn, sed vi ne povas legi ilin

Kulturo, Novaĵoj, Usono

Laborantoj de Guglo skanis 25 000 000 librojn por krei novan Bibliotekon de Aleksandrio en 21 jarcento. La celo de projekto estis skani ĉiujn librojn en la mondo. Sed fine, pro la kopirajto, la projekto haltis. Nun ie, en la interno de Guglo, kuŝas 25 milionoj de ret-libroj, sed neniu povas legi ilin.

Ekde 2002 Guglo komencis skani ĉiujn librojn. Por fari tion, Guglo interraboris kun la grandaj usonaj bibliotekoj kaj organizis specialajn centrojn, kie oni skanis librojn.

Kiam eldonistoj kaj aŭtoroj komprenis, ke Guglo ne ŝercas pri “skani ĉiujn librojn”, ili ekribelis. Ne estas ŝerco – la kompanio ĵus prenis kaj kopiis la enhavon de la plej grandaj usonaj bibliotekoj! Sen peti permeson de iu ajn krom la bibliotekoj! Ĝenerale, grupo de eldonistoj kaj la Gildo de Aŭtoroj plendis kontraŭ Guglo.

En iu momento, ĉiuj komprenis, ke Guglo povas krei novan gigantan libran merkaton. Do partoprenantoj komencis trakti. La ideo estis, ke iu ajn homo povas serĉi tra ĉiuj libroj. Sed li ne povas legi plenan libron, sed nur bezonatan parton.

En la veto enmiksiĝis konkurantoj: Amazon kaj Microsoft. Formale, venkis Guglo, ili povas montri partojn de libroj. Sed malvenkis ĉiuj. Legantoj ne povas spekti grandegan bibliotekon de ĉiuj libroj pro usonaj leĝoj.

Se vi trovis eraron, bonvolu elekti la eraron kaj premi Ctrl+Enter.